HET HEELAL MIJN VERWONDERING,                                                                                      MIJN LICHTPUNT,                                                                                 IEDERE DAG EEN ZOEKTOCHT,                                                         IEDERE DAG EEN IDEE,                                                         IEDERE AVOND EEN RUSTPUNT.                                                          Welkom bij de familie DE BRABANDERE-VERBEKE

 
   

BE FR DE EN EO

 
 
 

België Belgique Belgien Belgium

  Bélgica Bélgica Belgio Βέλγιο Belgio

Fulme: Ark (Arkeo)-bazlernejo

debrabandere.eu

 

brabandere.eu

 
 

 de@brabandere.eu

 

 debrabandere.eu

en Oekene [Uken]

 "Familio De Brabandere"

 
 

BONVENON

     

23 11 2005

Flandra-brabanta belga tirĉevalo

 
LIGILOJ. Mozaikaj fotoj
Gentaj fotoj
Genealogio, INDEKSO A-Z
Heraldiko VHR, VVF
Heraldiko Arent, Antaŭnomo

Heraldiko 'Rietstap'.

Heraldiko Scaec Schaeck

Rudi De Brabandere.

Arent Arend Arnulf
Familinomo aperoj/ prezenteco

Familinomo Debrabander.

Folkloro,  Proverboj

BRENNUS BRABO ANTIGOON

Parenceco Brel, Leterme.

Amikeco Baelde-Ghys

Publikigoj, Popolnombrado

Elŝuto, Ligiloj Genea
favorataj Ligiloj
Serĉmaŝinoj
D-ro Frans Debrabandere

Toponimoj Brabant.

16/17 provincoj.

Ieper Kortrijk Roeselare
Kortrijk Cortoriacum
Kachtem Cachtem
Oekene Hocana "Ark"
Rumbeke-kastelo
WERVIK VIROVIACUM
 

'Geavoj bonvenas en la libera bazlernejo De Ark en Oekene'
Trafpunkto kune fari lernejon Klaso Clicksafe

 

gastiganta direktoro Geert Orgaer.

 
 

Fieraj avinos  iom atendi  multkolore  Parolantaj bildoj  Proksime de la korto  Janĉjo   Grandaj Ĉevalokuloj  Ĉevaloj, Roger kaj filo.

 

Infanĝardenaj klasoj 1e/2e/3e (a kaj b)

baza lernejo, basisschool, école primaire, primary school, grundschule,
Arkeo, De Ark, L' Arche (La Péniche), Die Arche (Hausboot), The Ark (Houseboat)

a - b - c - ĉ - d - e - f - g - ĝ - h - ĥ - i - j - ĵ - k - l - m - n - o - p - r - s - ŝ - t - u - ŭ - v - z
A - B - C - Ĉ - D - E - F - G - Ĝ - H - Ĥ - I - J - Ĵ - K - L - M - N - O - P - R - S - Ŝ - T - U - Ŭ - V - Z

Genealogio JM KORTRIJK
: Mathis kaj Tanguy




(Geneanet)

 
 
 

Fieraj avinoj (Kristiana kaj Kristina) de Mathis De Brabandere (° en 2002). En 2006 eble estos la vico de Tanguy De Brabandere (° en 2004) por la lerneja okazantaĵo.

 
 

 
 
 

iom atendi  la vicon, por la aktorado.

 
 

 
 
 

Multkoloras kompanio de junuloj kaj maljunuloj.

 
 

 
 
 

Parolantaj bildoj 

 
 

 
 

Dankon al sinjoro direktoro kaj la instruistaro pro via dediĉo, avo de Mathis De Brabandere (° en 2002), subskribis JM-Kortrejkon

 
 

Rakonto "Proksime de la korto" (JM) por silente legi. (1984)

ENKONDUKO
Plenkreskulo – akompananto

INSPIRO: La filozofio de tiu rakonteto temas pri sekureco, infan-plenkreskuleco kaj instruas pri amikeco.
INFANO: Ĉi tiu teksto celas nur esti gvidilo por plurakonti en infana lingvaĵo.
PLENKRESKULO: La saltoj de poezio al simpla infanlingvaĵo en la rakonto estas interplekto de la plenkreskeco kaj eterna infanceo en ni.

 

Kun la ŝultroj antaŭen, kun fortika nuko salutante maldekstren kaj dekstren, kelkfoje snufegante por sin kuraĝigi la ĉevalo puŝas siajn hufojn malantaŭen en la plugitan grundon.
Post la dorso de Bles pepas la peza rulilo.
Kampulo Jan paŝas kun certo super la tero signita de la hufoj; silenta kun sepmejlaj botoj eta Tonĉjo paŝas apud kampulo Jan.
Sonorileto tintas alte sur la nuko de Bles; ĝi muzikas kaj dolĉigas la laboregon.

infaneca desegnaĵo de Peter De Brabandere

   

La ankoraŭ ne tre alta suno premas la sulkitan nukon de Jan, la varmo de la ĉevalego tiklas iliajn nazojn, ili plupaŝas malrapide kun certeco. La triopo platpremas la rezistajn bulojn, la rulilo ire revene ilin laminatas.

Ĉirkaŭ tagmezo la botetoj de la etulo premas la vaporantajn ŝultrojn de Bles, kies korpo tremas. Singarde por ĝin ne ŝarĝi la knabeto helpas ĉiam denove la ĉevalegan korpon dampante la balanciĝon.

"Ne videblas, sed kampulo Jan sin sentas feliĉa".

  Ĉi tie la rulilo tamburas sur la pavumoj kaj tie la vojbordero suferas la perfortegon. Ili eniris nun la rektan vojon al la korto. Sovaĝe kaj senzorge ĉevalido kunpaŝetas laŭlonge de la pikdrato. Patrina ĉevalino volvita en lana kovrilo henas kaj dumtempe forgesas la dolĉajn sukplenajn verdaĵojn.

La domo de Tonĉjo ne estis granda, La luita dometo urĝe bezonis novan tegmentan tegaĵon. En la subtegmento, kien la knabo kuniris kun panjo, staris pluraj potoj en precizaj lokoj kaj post ĉiu ekpluvo nepre necesis ilin malplenigi.

Kaj pasintan vintron paĉjo rulis grandegan neĝbulon laŭlonge de la subtegmenta ŝtuparo: la polvoneĝo faris neĝan tapiŝon tra la breĉoj de l' tegmento.

Paĉjo kaj panjo ne ĝuis lukson sed senlace laboris kaj se ili restos sanaj kaj povos tiel plulabori, panjo jam esperis aĉeti loĝejon.

Ili vivis ŝpareme. Tonĉjo estis sola infano kaj lia plej bona ludamiketo estis Doli, vivema hundeto. Ili tiel sturme en- kaj eliris la domon, ke panjo malbonhumoretiĝis.

Ne gravis, kion manĝis la knabeto ĉi-tagmeze, ĉar ekstere la vetero belegis kaj tie estis  mondo mirinda.  Tiu vasta spaco ekscitas vian fantazion. Ĝi ne sufokas vin, vi povas liberiĝi.  En la kamparo la naturo eltenis viajn plej frenezajn artaĵojn.

Vi similis apenaŭ pinglan kapeton sed ne sentas vin tia. Ĉio vidata necesis, dum jaroj jam ĝi estis tia, ĉio bonfartis.
 
 

Kaj eta Janĉjo, ankaŭ vi ĉeestas.

  Jen Janĉjo tie kun la vizaĝo kontraŭ la muro kelkfoje obtuze stamfanta sur la grundon. Ĉu mi ne aŭdis lin blekegi... apude kuŝas tirtrabeto farita el vergo kaj ŝnuroj.

La knabeto hieraŭ laŭlonge de la vojo deŝiris la vergon: ĉio bezonata ĉi tie kreskas laŭlonge de la kampoj.

Baldaŭ venos Bert kaj tiam ili iros kun sia ligna ĉareto sur la malebenaj vojetoj. Berĉjo estas iom malfrua hodiaŭ, sed tion la knabo eĉ ne rimarkis, ĉar Tonĉjo estas ĉevalo kaj tia vi povu longe staradi en stalo, profunde enpenssiĝanta kaj de tempo al tempo tremanta pro la belaj memoraĵoj; per via piedo vi stamfu kelkfoje por montri vian fortikon kaj forton. Kaj por frapeto sur la nukon vi bonvolemas, ĉar amikeco ĝuigas.

Tonĉjo ĉiam rolis kiel ĉevalo, ĉar tiu rolo plej taŭgis al li. Roli kiel kampulo... Ne, tio tro facilas. Cetere, kiel li povus roli kampulo... Ĉu li, kun siaj ĉevalaj sentoj povus ordoni ĉevalon? Nenio direndas, ĉar ĉevalo ja scias, kio farendas. Vesperiĝis tro frue por Tonĉjo; tiun vesperon la knabo sin sentis soleca.
Kaj ĉu li ne vidis en la paŝtejo tiun ĉevalideton ankaŭ solecan?
Ĉu ne por li, ke la ĉevaleto kuniris la procesion al la korto? La infano kompatis la ĉevalideton pensante, ke ĝi kresku por multe labori kaj ankaŭ por ofte tutsole staradi en stalo.

Panjo, diris la infano, Panjo, anstataŭ dometo aĉetu la ĉevalideton de kampulo Jan.

Ĉevalo enpensiĝinta

   
 

Panjo surgenuigis sian karuleton kaj ekrakontis.

Estis iam... La knabeto varme nestiĝis sur ŝia sino.

En eta dometo, ruiniĝinta kaj malriĉaĉa iam loĝis familio: Paĉjo, Panjo kaj fileto. Paĉjo kaj panjo devis longe labori kaj tio apenaŭ sufiĉis por kune postvivi la tagon.

Janĉjo nomiĝis la filo, fervora knabo, ĉar post la lernado li iris helpi ĉe kampulo Dokus; li laboris kvazaŭ por si mem, tial li ricevis iom da poŝmono de la kampulo.
Estis printempo kaj en la korto de Dokus naskiĝis ĉevalido. Janĉjo tuj enamiĝis kaj baptis la ĉevalideton Bles pro la blanka makulo sur la frunto de la ĉevalido: oni flustris al li, ke tio estas taŭga nomo,

Janĉjo ŝparis la monerojn de sia vesperlaboro por aĉeti per ĝi la ĉevalidon de kampulo Dokus. Vi ne kredos, sed la knabeto laboregis tiel longe dum la somera ferio, ke  li sufiĉe ŝparis por la aĉeto.

Fiere la knabeto hejmen iris kun Bles ĉe la mano. La ĉevalido estis liberigata sur luita tereneto, posedaĵo de kampulo Dokus. Ĉiutage Janĉjo alportis kroman herbon falĉitan de la vojbordero al sia karulo.

La somero ne restadis, la herbo maloftiĝis kaj Janĉjo ekhavis tiom da zorgoj pri sia dorlota besto, ke kampulo Dokus vidis la knabon ankoraŭ malpli ofte ol la altan herbon.

Iĝis malvarme kaj Janĉjo jam pripensis dum kelkaj tagoj, ke Bles bezonos stalon; sed ĉar mankis la mono por konstrui ĝin, la ĉevalido estis puŝata laŭ la subtegmenta ŝtuparo subtegmenten helpe de paĉjo kaj panjo. Kion gepatroj ne farus por feliĉigi siajn infanojn...
La infano post semajno ne plu vidis solvon kaj ekploradis pro malpovo kaj malĝojo.
En sia granda malĝojo ĝi rigardis al la grandaj okuloj de sia Bles kaj subite li trovis la solvon. Ĝi subite ekvenis en lia kapo...

Li estis farinte ĉion eblan por teni sian dorlotan beston proksime al si, sed li ne enkalkulis, ke malgraŭ lia bonvolo la ĉevalido ne estis en plaĉa loko en la malluma subtegmento
 

Grandaj ĉevalokuloj

  La knabeto legis en tiuj grandaj ĉevalokuloj la grandan deziron denove stari en la stalo ĉe kampulo Dokus, varme proksime ĉe Ĉevalin' kaj Virĉeval'.
Kion li farintis...  ĉevaloj ja ne harmonias kun malriĉaj homoj kaj ĉevalidoj preferas vespere esti ĉe panjo Ĉevalin'.

Janĉjo plorante petis de sia paĉjo, ke li vendu Bles-on al kampulo Dokus; li mem ne kuraĝis, ĉar li nun jam dum longa tempo forestis de la korto.
La kampulo ridis. Li ja sciis, ke Janĉjo revenigos Bles-on, tial li estis vendinta sian ĉevalidon kontraŭ tiom malmulta poŝmono. Dokus ja sciis pri la bonkoreco de sia servanteto.
Paĉjo ricevis la malmultan poŝmonon de Janĉjo el la mano de Dokus kaj paĉjo fiere donis nun el sia propra mano la meritaĵon en la manetojn de Janĉjo.

Intertempe la ĉevalideto pro ĝojo svingis siajn piedojn en la aeron ĉe la revido de siaj patrino Ĉevalin' kaj patro Virĉeval'. La koro de Janĉjo pleniĝis per tenero kaj ĝojo. La fileto estis malpremita kaj eksciis, ke en via revo vi ne bezonas posedi por est feliĉa.

Petro Peter De Brabandere(° 1973) ĉe la ĉevala stalo.

   

Janĉjo diris: Paĉjo mi amas vin, kaj Panjo estas la plej kara en la tuta mono. Jen ĉiu mia mono, ĝi ja ne sufiĉos por pagi vian revaĵon, sed ĝi ja helpos por trapasi la malfacilajn vintrotagojn. Kaj ekde tiam ĉiutage fumis la kameno.

Panjo rigardinta antaŭ sin dum la tuta rakontado nun alrigardis sian Tonĉjon kaj saĝa, kia ŝi estis, vidis en liaj okuloj pliajn demandojn kaj malĝojon.

La ĉevalido Bles nun ja estas ĉe Ĉevalin' kaj Virĉeval' sed ĝi ja devos forte labori kaj restos soleca en la stalo, kiam ĝi grandiĝos, rakontis la petantaj okuloj de Tonĉjo.

Panjo plu rakontis.


Ĉu vi scias, karulo, ke ankaŭ  la ĉevalido de Janĉjo lernis lecionon; ĝi nun sciis, ke ekzistas homoj kun ora koro, kiuj farus ĉion por feliĉigi ĉevalojn, kaj pretus tion fari ĝis la limoj de siaj ebloj.
Sed ĉu ne precize ili, la ĉevaloj, estas la plej fortaj, kaj kiel ili pli taŭge povus danki siajn homajn amikojn ol per donacado de siaj fortikaj fortoj!

Ĉu vi scias, mia karulo, ke kamparo Jan kaj lia ĉevalo ĉi tie de la korto... diris Panjo al sia infano.
Tonĉjo premis sian fingreton sur la lipojn de patrino kaj mallaŭte diris ŝŝ...
Panjo alportis sian etulon al la liteto kaj alpremis la drapojn al liaj oreloj, Tonĉjo sin turnis komforte kaj Panjo nur diris ankoraŭ:
Ĉevaloj en stalo ĉe bonkoraj homoj dolĉe sonĝas kaj ŝi donis ankoraŭ frapeton sur la nukon de la knabeto.

Por frapeto sur la nukon oni estas bonvolema ĉar amikeco ĝuigas. Ĉi tiu rakonteto "Proksime de la korto", skribita por mia filo Peter De Brabandere (1973 Moeskroen), estas remalkovrita de sub la polvo por miaj genepoj Mathis (2002 Roeselare) - Tanguy (2004 Roeselare).
(
JM-Kortrejk 'turfalk')

 

Roger (1923-1988) kaj filo Jean-Marie De Brabandere (1947)

Ĉevaloj, Roger kaj filo Jean-Marie De Brabandere

Noto: La uzitaj antaŭnomoj estas nehazarde la antaŭnomoj de niaj geavoj kiuj loĝis en la Rhodes-korto. Jam dum jaroj estis tiele; per sia ekzemplo kaj elpensitaj rakontetoj tiuj ĉarmaj homoj uzis sian tempon por doni bonan edukon al siaj infanoj.

Rimarku la feliĉon de kampulo Jan, li surtronigis Tonĉjon sur la silentan laborbeston proksime de tiu tintanta sonorileto.

Eble vi en la rakonteto rekonos la 'filozofian patrinon', kiu rakontas amplena.

"bela feliĉo, sed vi ne vidas ĝin", kampulo Jan.

Mi volonte finas per de ĉiu konata proverbo, kiun honoradis mia patrinflanka avo Achille Deput:

Nur povas amo loĝi tie,
nur tie la vivo dolĉas,
kie silente, ne devige,
unu por l' alia ĉion faras.


valkenier-emoticon

(-: Emoticons Smileys :-)
http://www.emofaces.nl

 

Jean-Marie De Brabandere (1947)  (Alie JM-Kortrejk 'turfalk')
 fs (Roger Debrabandere fs (Hector x Juliana Vanneste) x Marie Deput fa (Achille x Maria Knockaert))

infanoj Peter De Brabandere x Veronique Verbeke

genepoj Mathis De Brabandere - Tanguy De Brabandere

Esperantigis Leo De Cooman

 

 

 

 

 

 

 
 

 

 
   

 

 
   

brabandere.be brabandere.eu de-brabandere.com debrabandere.eu

 
 
 
  België Belgique Belgien Belgium  

*/JM KORTRIJK\* Jean-Marie De Brabandere

EŬROPO EU